Soneto je vojaĝaj planoj
laŭ mia aĝo estas multe 
sed ĉio ankoraŭ antaŭ mi 
eble dek jarojn eble tri 
mi ankoraŭ verkos rezulte 

kiel ĉiam ĉiutageco 
estos simila kaj alia 
malsenta aŭ melankolia 
alplektiĝita en soleco 

poeto devas esti sola 
eĉ se li vivas kun edzino 
parte trista parte petola 

kiel longe ankoraŭ restos 
ĉe mi sperteco kaj rutino? 
mi ne scias - certe mi festos 
Zuriko, la 18an de julio 2001