Soneto je indiferento
kion fari kun depresio? 
lasi homon en trankvileco 
ĉar de lia trolaboreco 
povas ekesti agresio 

li estis ja nia amiko 
sed poste entute ŝanĝiĝis 
kaj amikeco neŭtraliĝis 
amo kuris kiel heliko 

nomiĝas tio disreviĝo 
kaj ĝi venas tute subite 
verŝajne pro troa prestiĝo 

oni povas pro tio honti 
vivon pritrakti malprofite 
kaj indiferente konfronti 
Zuriko, la 19an de julio 2001