Soneto sen malsekreteco
por forveturi al Kanado 
oni plenumas formularojn 
ankaŭ trabatas kontraŭstarojn 
C.I.A. zorgas pri agado 

entute intimaj informoj 
kiujn mi pri familianoj 
ne konas nek pri akompanoj 
postuloj kontraŭ decaj normoj

du fratinoj kaj unu frato 
filo kaj filino kun nepoj 
okazas tro intima grato 

ne - mi ne havas rajtigilon 
kaj mi okupu pri recepoj 
mi nepre bezonas trankvilon 
Zuriko, la 20an de julio 2001