Berto havas ĉion el kapo ĉar li mortis - lia spirito vagadas ie sur orbito kiu ne troviĝas sur mapo mi telefonis al Berlino "ĉu mi povas kun Bert' paroli?" "ne ĉar li mortis" - por kaĵoli mi kondolencis ĉe la fino pri la deksepa de julio ni novembre interparolis je danuba anomalio ĉu tiam krevita kaŝtano estis aŭguro kiu bolis kiel en infero satano