Soneto por unu poeto
kara mia - fako poeto
ne apartenas al serĉataj 
eĉ se estas inter ŝatataj 
nur supraĵe sen ĝusta neto 

vian volumon kun poemoj 
havas literatura domo 
sed ĉefo estas grumbla homo 
ĵurnalisto pri sportaj temoj 

ekinteresiĝis pri libro 
la dueto de STOK-teatro 
sed pri kostoj ekestis vibro 

jes - ĉiuj havas intereson 
ankaŭ poezia prapatro 
sed financoj elvokas streson 
Zuriko, la 25an de julio 2001