Soneto kun spirito de Bert'
akvofalo bruis proksime 
ĝuste ŝaŭmegis en Luĉino 
Bert'-spirito - ne en Berlino 
kie urno kuŝis intime 

muro de l' domo restis blanka 
en la sama loko ni sidis 
iam kaj venontecon vidis 
kiu tiam estis multflanka 

al Trachsellauenen ni venis 
por admiri belan naturon 
kaj ankaŭ priklaĉi kulturon 

nun mi sole kazon ĉagrenis 
ĉar por li jam ĉio egalas 
iamaj ambicioj knalas 
Trachsellauenen, la 26an de julio 2001