Soneto kun alpsonoriloj
interese kial sur rokoj 
naturo sonorile floras? 
tiuj sonoriloj odoras 
kaj sonoras silente vokoj 

de alpaj rozoj per troigo 
de ne ĉiam matura ruĝo 
bluaĵoj sonoras per muĝo 
de flustre torenta instigo 

flavo ridigas sonorile 
bronzo timigas papiliojn 
verdo ĉion kovras trankvile 

neĝo sur pintegoj majeste 
blankigas deklivajn foliojn 
vidindaĵo aspektas feste
Obersteinberg, la 27an de julio 2001