Soneto pri alpa kabano
dimanĉe ĉiela suspiro 
kaj en lito frua legado 
tio antaŭ matenmanĝado 
kun kafo pano kaj kefiro 

"ĉambro numero ok" balkono 
arboj arbustoj kaj torento 
muĝanta en flua serpento 
ni ĝojas pro nia salono 

en tiu montara kabano 
troviĝas eĉ biblioteko 
por piulo kaj por profano 

por etaj problemoj je sano 
estas malgranda apoteko 
ekzemple kun valeriano 
Trachsellauenen, la 29an de julio 2001