nokto estas stela sen luno kiu kaŝe malantaŭ montoj lumigas neĝojn je konfrontoj kun antaŭmonta oportuno matene steloj malaperas ne kiel post unu elŝalto sed laŭvice - salto post salto lumo spacon grade konkeras aperas malhelaj strietoj suno tra pintoj okulumas dum sube ŝvebas nebuletoj subite ekfulmigas oro ŝaŭman torenton kiu zumas kaj akvo fluas kun fervoro