Soneto kun aŭgustaj fajroj
iu sensence ion skribis 
kion neniu volas legi 
sed ĉu mi rajtas tion negi 
se mi memlegadon prohibis 

Barbara fotis alpajn plantojn 
kaj ĉeokaze edzon fiksis 
dum mi neĝfrostan ŝaŭmon miksis 
kantante velmaristajn ĉantojn 

Dio certe amas Svision 
ĉar veteron sendis belegan 
por ke festo havu gracion 

poste komenciĝis fajrado 
bruligis ŝtiparon grandegan 
mastro - estis gusta manĝado 
Trachsellauenen, la 1an de aŭgusto 2001