Soneto al fluga tempspaco
mia avo estis sekreta 
lia interno ĉiam bolis 
tion vivo certe ne volis 
ke nepo fariĝis spurtreta 

mi bruligas avan kandelon 
nostalgio restas en koro 
kaj ankaŭ de avo humoro 
trovanta ĉiam bagatelon 

mi ne scipovas ion fari 
ĉar pensoj flugas tra tempspaco 
kaj emas ĉiam kontraŭstari 

homoj tiel longe ekzistas 
kiel daŭras memora placo 
kaj kun sia sperto persistas 
Zuriko, la 10an de aŭgusto 2001