Soneto kun eta vertiĝo
por aŭ kontraŭ - estas egale 
tamen kun mono mizereco 
estas malpeza sen graveco 
tiu vero agas brutale 

sen groŝoj malriĉeco premas 
ŝanĝante nian volon decan 
en apation agresecan 
ĉar buĝettruo ne supremas 

kiu ne havas tiu luas 
granda luo - granda profito 
ne ĉio kun vero kongruas 

kun eta aŭ granda vertiĝo 
pro multmiliona kredito 
kreskas en socio prestiĝo 
Bastiono de Silento, la 15an de aŭgusto 2001