Soneto kiel sola velo
akvo laŭ konata proverbo 
estas fonto de nia vivo 
fluas malsupren sur deklivo 
supren ankaŭ sed nur al cerbo 

iam mi navigis al celo 
sur akvo forte ankaŭ feble 
mi ĝin atingis kompreneble 
ĉar feliĉplena estis velo 

se survoje estis problemoj 
mi devis la disvolvon trovi 
aŭ almenaŭ ilin forŝovi 

en iamaj ŝtataj sistemoj 
oni povis nur tiel movi 
kiel eblis enigmojn provi 
Zuriko, la 30an de aŭgusto 2001