Soneto kun epokaj ŝanĝoj
poloj certe alkutimiĝis 
al festado sen partoprenoj 
de ili sur multaj terenoj 
ĉar herooj malheroiĝis 

germanoj diras ke Gorbaĉov 
ilin de si mem liberigis 
kaj "Solidarność" feliĉigis 
neniun - tiel diras Graĉov 

en “Neuer Zürcher Zeitung” estas 
artikoloj pri "Turnopunkto" 
sen poloj - mi akre kontestas 

en iu universitato 
iu diletanta adjunkto 
scias nur pri iu soldato 
Zuriko, la 31an de aŭgusto 2001