Soneto dum alpa tempesto
pro noktaj tondroj mi vekiĝis 
ĉielo pleniĝis per fulmoj 
mi sentis ozonon en pulmoj 
tamen montoj ne detruiĝis 

Barbara dormis kiel ŝtono 
"premu min mi petas karese" 
"mi timas kaj mi fartas strese" 
okazis io laŭ propono 

matenmanĝe gustas butero 
de bovinoj kiuj sin paŝtas 
sendepende de la vetero 

Jürg Abegglen portas gazeton 
dum tero denove baraktas 
kun nuboj uzante magneton 
Trachsellauenen, la 4an de aŭgusto 2001