Soneto - nova komputilo
vorto post vorto en l' germana 
ŝi venis finfine al celo 
mi estis longe en tunelo 
sed laboro ne estis vana 

Barbara tre atente legis 
kaj mi kunligis kabeletojn 
sed mi bezonis interpretojn 
vertiĝo mian korpon segis 

nun komputilo ekfunkciis 
mi scipovis ĝin programigi 
ĉe tio mi tre emociis 

adreso kongruas kun mia 
nomo kaj mi povas certigi 
ke l' paĝo estas ankaŭ via 
Zuriko, la 7an de aŭgusto 2001