Soneto vespermanĝrefleksa
Barbara kuiras bonege 
bongusta odoro disiĝas 
mi ĝojas kaj manĝi pretiĝas 
poste mi aktivos lavege 

numidaj brustoj sur salato 
de tomatoj kaj verdaj pizoj 
kaj ankaŭ aliaj surprizoj 
vino kaj deserto laŭ ŝato 

mi aŭdas ke palestinano 
ĵus mortigis sin kaj aliajn 
tio nomiĝas sanga bano 

aliloke freneza ĉino 
elvokis makabrojn similajn 
kaj ŝokiĝis mia edzino 
Zuriko, la 9an de aŭgusto 2001