somero - septembro - aŭtuno malvoj floras helroze flave blanke viole rozpapave malantaŭe ŝoviĝas luno eltranĉitaj rozoj denove ruĝas - ĉifoje estas etaj laŭ grandeco ŝajnas sonetaj kun versoj flustrataj senmove antirinojn ventoj dissemis kaj ili floras nun sovaĝe jam en kelkaj poemoj temis ĉe najbaro sur mura ŝtono tremas unu floro omaĝe al lia aktora beltono