antaŭ la dekkvina mi vidis en Novjorko brulantan turon mi enŝaltis videoŝnuron kaj l' katastrofon surbendigis antaŭ ol ili ĉiuj falis entombiĝante en ruino ĉu ili jam sciis pri fino aŭ ĉu sin esperon regalis? pro tiu granda tragedio kiu tuŝis la tutan teron mi fermas libropremieron la libro kiel komedio kun funebro ne koincidas tiel mi en tristo decidas