Soneto pri venĝoripeto
l' deksepan de septembro venis 
por liberigi kamaradojn 
kiuj faris ruĝajn brigadojn 
poste invadintojn subtenis 

kaj estis venĝo por aŭgusto 
de l' jaro mil naŭcent dudeka 
sed ili ne kriis "Heŭreka!" 
sed "Stalin!" laŭ ilia gusto 

historio ne ripetiĝas 
sed havas similajn inklinojn 
ofte naive heroiĝas 

nepoj laŭ alia metodo 
volas imiti palatinojn 
kaj strebi al nova eksplodo 
Zuriko, la 17an de septembro 2001