Soneto pri animoserĉo
mortis mia kara lernanto 
naŭdekokjaraĝa - mi tristas 
sed li en memoro persistas 
kiel diligenta verkanto 

li iam min volis postiri 
skribante verse memoraĵojn 
kaj mi poste tiujn rimaĵojn 
legis kaj provis lin inspiri 

dekkelkajn elsendojn mi faris 
kun lia babilĝua voĉo 
plaĉis al mi lia riproĉo 

mortparolon li mem preparis 
por sia sepulto tre sprite 
kaj oni ĝin traktis merite 

Zuriko, la 19an de septembro 2001