Soneto pri tre grava nasko
en Głuchy antaŭ multaj jaroj 
Cyprian Kamil Norwid naskiĝis 
ĉu li sin tuj laŭre kroniĝis 
aŭ estis por tio preparoj? 

poste venis vivaj koŝmaroj 
kradoj en berlina prizono 
vojaĝoj de zono al zono 
kaj ŝtormoj sur poemaj maroj 

Maria Kalergis lin amis 
li ŝin ankaŭ tamen pri tio 
ambaŭ ne sciis tial dramis 

komuna tombo en Parizo 
lin kovris kun ceremonio 
kiu diris pri lia krizo 
Zuriko, la 24an de septembro 2001