Soneto pri homo kaj maro
nur du jarojn estis pli aĝa 
"la maljuna homo... (de) ...maro"
ne gvidu lin al la altaro 
lia vivo estis sovaĝa 

estimigu lin pro aĝeco 
cent kvar jarojn ŝajnas multege 
rememorante pri li lege 
sed ne pensante pri sankteco 

fiŝisto en Kubo signifas 
pli multe ol alia fako 
ĉar li sur la maro soifas 

sed pli soifis la aŭtoro 
malgraŭ ĉiam plena stomako 
li finis vivon kun hororo
Zuriko, la 15an de januaro 2002