Soneto pri esto sur fundo
libero estas ne nur volo 
por esti iu ĉiupreze 
pli bone mole ol freneze 
sen bolo kaj sen alkoholo 

atingi celon realecan 
sendepende de asocio  
en kiu regas emocio 
detruanta vivon multspecan 

koruptaj sistemoj reĝimoj 
kaj la rekta demokratio 
sur la mondo nur en Svisio 

inter tiuj ekstremaj limoj 
riĉuloj konstante riĉiĝas 
homoj sur fundo mizeriĝas
Zuriko, la 17an de januaro 2002