ĉe Bastiono de Silento kreskas diversgenraj arbustoj sube krevas glaciaj krustoj min ĉirkaŭbrakis vintra sento sur branĉo eksidis pirolo sola birdo en proksimeco ĉirpas pepe je agrableco iun kanzonon sen titolo mi devas tranĉi tiun branĉon bedaŭrinde mia amiko flugu trovi vian fianĉon post laboro flagretas flamoj pro varmo vekiĝis formiko kameno zumas laŭ ventgamoj