Soneto esperantigada
lastatempe mi babiladis 
kun ege maljuna virino 
je kulturformita rutino 
ŝi iam esperante agis 

"Esperanto jam ne ekzistas" 
diris ŝi tute konvinkita 
kaj mi restis preskaŭ ŝokita 
"ĉu vi pri l' konstato insistas?" 

supozante estis malico 
eble ŝi travivis disrevon 
aŭ okazis tro akra spico 

"librofoiro en Frankfurto 
ne montras esperantan krevon" 
sinjorino diris je kurto
Zuriko, la 25an de januaro 2002