Soneto pri unu gazeto
de tempo al tempo gazeto 
fariĝas fonto por informoj 
kiuj ne troviĝas en normoj 
taŭgaj por ĵaluza soneto 

oni priskribas sensaciojn 
ke ĉio falas kaj detruas 
ekziston kaj falante bruas 
kreante halucinaciojn 

aŭ ĉio funkcias laŭ volo 
de la gazeta ĉiĉerono 
nur kun sukcesoj per petolo 

tamen ĉiam inter la frazoj 
kaŝita estas la malbono 
per kelkaj algluitaj brazoj
Zuriko, la 26an de januaro 2002