Soneto pri la sapvendado
amiko volas nepre vendi 
iaman fabrikon de sapo 
sed nun sur tiu ĉi etapo 
oni povas pri ĉio plendi 

ni redaktis ĝustan oferton 
li espere kaj mi labore 
perdante nenion fervore 
trovante por ĉio aserton 

se afero ne realiĝos 
tiam ne estos mia ŝuldo 
nur mia amiko vekiĝos 

baldaŭ alvenos atestilo 
tuj poste la faktura muldo 
kaj mi revenos al trankvilo
Zuriko, la 30an de januaro 2002