Soneto pri gondolistino
estas nekutima evento 
en Venecio germanino 
volas esti gondolistino 
por diskrimino argumento 

sorto agas por ŝi damaĝe 
ĉar la gondolista taĉmento 
kontraŭe traktas ŝin sen sento 
sed ŝi defendiĝas kuraĝe 

se vi vidos ŝin sur kanaloj 
bondeziru bravan virinon 
de mi per bonsonaj vokaloj 

eble ŝi jam ne plu gondolas 
persekuto trovis la finon 
ne! - ŝi certe ankoraŭ solas
Venecio, la 7an de januaro 2002