Soneto pri iritoarto
liberigante de pluv-vago 
MuseumsQuartier nin konvinkas 
ke bela arto ankaŭ drinkas 
tro multe por nia imago 

la "novaĵoj" ne estas novaj 
ĉar tuta koncepto imitas 
kaj per imitado iritas 
per stablaj eblecoj malpovaj 

ni planis al "Sobieski" iri 
sed nin malpermesas vetero  
nun manĝante ni povas miri 

feliĉe ni venis al sentoj 
por ke en tute simpla sfero 
manĝi sen gusteksperimentoj 
Vieno, la 11an de oktobro 2002