Soneto pri nia poŝtkarto
Margareta verŝis florplantojn 
kaj lasis la korespondaĵojn 
ĉu morto faris tiam draĵojn? 
neniu konas tiujn hantojn 

ŝi telefonis kaj foriris 
en tramo estis paroksismo 
lasta veturo al abismo 
dum kiu ŝi morte deliris 

en poŝtkesto multaj leteroj 
sed ni ĝin ne volas malfermi 
kaj sendi al ĉielaj sferoj 

se ŝia filo de Kanado 
alvenos - li povas ekterni 
pro nia poŝtkarta sendado 
Zuriko, la 13an de oktobro 2002