Soneto ligita proverbe
proverbo "ne por hund' kolbaso" 
provokas respondon "kial ne?" 
ĉar hundo kolbason ŝatas tre 
eĉ se ne ĉiu estas Aso 

venas ankaŭ multaj proverboj 
kiuj perdis iliajn sencojn 
aŭ havas inversajn sentencojn 
"kiaj proverboj tiaj cerboj" 

"ne ĉio kun ĉio komparas" 
estas afero politika 
"oldeco feliĉon ne faras" 

oni devas nepre profiti
"profitado estas cinika" 
sponsoro volas min viziti
Zuriko, la 14an de oktobro 2002