Soneto pro riĉo malsata
Tagon de Malsato mi festis 
per Bircher-Müesli matenmanĝe 
fragoj ĉampane posttagmanĝe 
mi tiel manĝavidon testis 

se ĉiu de ni troigemaj 
dividus sian tromanĝadon 
ne detruante malsatadon 
ŝovos ĝin al pensoj tagtemaj 

eĉ la papa mizerikordo 
tre nobla kaj tre esprimplena 
ne helpas homojn en malordo 

ankaŭ oro kaj diamantoj 
ne taŭgas je sorto dilema 
ĉar estas for de malsatantoj 
Bastiono de Silento, la 16an de oktobro 2002