Soneto pri veromezuro
vero ĉiam kuŝas proksime 
sed ne eblas veron malkovri 
oni devas multe manovri 
por trovi ĝin tute intime 

estas nur unu vero sola 
sed oni ĝin oble mezuras 
laŭ propra bezono poluras 
finfine ĝi estas petola 

ni decidas pri ĝia belo 
kaj rekonstruas ĝin denove 
eĉ timante je ĝia celo 

pro tio ni ĝin simple ŝanĝas 
por ke estu en ni tutpove 
tio kion ni ĵus aranĝas 
Zuriko, la 18an de oktobro 2002