Soneto kun silenta flustro
oni jam tre delonge scias 
ke kiom da afrodizio 
tiom da vivpova vizio 
je kiu homoj emocias 

mi ŝanĝas temon por memori 
pri la patrina naskotago 
oportuna estas imago 
kun kiu mi ne povas plori 

mi ĝojas nun rememorante 
simplajn menuojn de Patrino 
ĉe kiuj mi ŝmacis manĝante 

tiam mi poeme debutis 
SILENTO - komenco kaj fino 
ĉar tempo tiam devalutis 

Zuriko, la 25an de oktobro 2002