Soneto pri gravaĵperdado
estas la aferoj pli gravaj 
ol grandaj ideoj futuraj 
ĉar ekzistas bezonoj nuraj 
ĉiutagaj ne ĉiam pravaj 

"nun mankas tempo" oni diras 
kaj tio fariĝas bedaŭra 
simpla vivo ne estas laŭra 
pro ĝia inverso ni miras  

"la aferoj mem aranĝiĝas" 
sed praktike tio ne eblas 
kaj poste homoj perfidiĝas 

se ne plu estas pacienco 
konvenaj cirkonstancoj feblas 
facile venas dekadenco 
Zuriko, la 29an de oktobro 2002