Soneto kun stereotipoj
ne timu sociekstremuloj 
proksimiĝas nacia festo 
kaj same patriotmolesto 
je kiu profitas stultuloj 

se parolaĉos aktivuloj 
ili ne estos konvinkitaj 
pri balotadoj malvenkitaj 
kaj pri mensogitaj postuloj 

se publiko komencas ridi 
ili supozas ke pro ŝercoj 
denove komencas perfidi 

laŭ mia memoro arĝento 
devenanta de arĝentercoj
oksidas en ĝusta momento 
Zuriko, la 31an de oktobro 2002