Soneto denove brigada
mi ripetiĝas malkoncepte 
feliĉe mi faras alie 
ol iam eĉ anomalie 
tamen verŝajne malpercepte 

sed tion diktas kalendaro 
ke novemre dum la festado 
sonas la unua brigado  
ĉie ankaŭ antaŭ altaro 

homoj sendube ŝatas kiĉon 
subite alvenas reflekso 
ili trovis falsan feliĉon 

Piłsudski Korfanty kaj Witos 
kontraŭuloj en l' sama tekso 
pro tio vi ne habilitos 
Zuriko, la 11an de novembro 2002