Soneto kun espera torĉo
Votoldo hodiaŭ nomtagas 
kompreneble estis deziroj 
pri realiĝo de sopiroj 
mia stomako nun reagas 

mi ne raportos pri menuo 
ĉar specoj estis tute simplaj 
kun laŭdoj kiel ĉirpoj cinklaj 
precipe bongustis raguo 

estis neniu telefono
Barbara ne tre bone fartis 
sed stato ŝoviĝis al bono 

tago post tago - semajnfino 
ĉiam per novaj pensoj startis 
kun torĉo espera ĉe vino 

Zuriko, la 12an de novembro 2002