oni rakontis pri la gastoj ĉe l' tombo en pluvo kaj vento rapide trista estis sento kaj kelkaj preĝis kun prokrastoj sur eta tombejo la nomojn mi iam konis kaj babilis kun ĉiuj kaj poste trankvilis homoj kaj mi aŭdas fantomojn nun ĉe multaj funebraj flamoj post karieroj kaj eraroj jam okazas neniuj dramoj ĉe la tomboj solaj personoj kaj tiuj sube estis paroj nun venas kortuŝaj rekonoj