Soneto kun infanprotesto
ekestis manifestacio 
de infanoj - multaj diboĉoj 
damaĝis pro tio riproĉoj 
kaj malferma reklamacio 

oni montris en televido 
tiun problemon sed malklare 
redaktoroj pigris malfare 
kaj ĉeftemo restis en tedo 

kial ili rekte ne diris 
pri kio temas ke sur korto 
lerneja drogantoj deliris 

efekto estis reciproka 
anstataŭ kondamni kun forto 
la afero fariĝis moka 
Zuriko, la 20an de novembro 2002