Soneto portreta kun Fiszer
pri Franz Fiszer mi volas klaĉi 
kaj pri lia ruĝa dianto 
sed kial? li estas nun hanto 
kaj povas al neniu plaĉi 

tio okazis unu jaron 
antaŭ mia  fulma naskiĝo 
tiam kreskis lia prestiĝo 
li flegis ĉampanan gargaron 

ne skribis li eĉ unu vorton 
sed li estis literatoro 
kaj havis tre humuran sorton 

ĉiuj pri li tiam parolis 
precipe pri lia humoro 
sed li tute tion ne volis 
Zuriko, la 23an de novembro 2002