diras juna literatoro "por li okazis sankta meso li estis komunista fleso kaj vivis laŭ laika moro" mi respondas "kara kolego mi konis lin sed aliflanke mi povis pensi pri li danke mi vivis de lia bonego" "jes jes sed tiel diras homoj" "kaj kion diras via pastro?" "li okupiĝas pri fantomoj" "kion vi pri li opinias?" "kontraŭ NATO li estis astro" "do li pravis - ĉu vi ne scias?"