Soneto kun vort' de komenco
la vorto tiu de komenco 
pendas en la tempo malorde 
ĝis la fino ĝi sonos korde 
parenteze en dekadenco 

antaŭ mi kuŝas la librego 
oni devas fermi funkcion 
ankaŭ samtempan atrakcion 
teorio antaŭ rilego 

por mi mem estas tiu vorto 
en balaaĵaro trovita 
decidanta tamen pri sorto 

peno ne ĉiam estas vana 
ĝis mi ne estas mortigita 
la konkludo estas spontana 
Zuriko, la 30an de novembro 2002