Soneto pri konstanta provo
malgraŭ penaj ĉiutagecoj 
ni ne proksimiĝas al celo 
ĉar vento ne blovas al velo 
venas pluraj malfacilecoj 

ĉu ni devas tiam rezigni 
sidante sur etaj efektoj 
aŭ serĉi apogon en sektoj 
kaj nur surogaton konsigni? 

homo kiu tro multe kreis 
ne sciante kiel kaj kiam 
en siaj kreaĵoj pereis 

nia febleco estas klara 
se inspiro neas nin ĉiam 
tiam sorto restas amara 
Zuriko, la 13an de decembro 2002