Soneto pri unu genio
la homo kun intuicio 
scias ne nur esperantisto 
ke l' kuracisto okulisto 
kreis lingvon - jen sensacio 

multaj diras pri idealo 
en kiu troviĝas bezono 
kaj pli facila estas kono 
sed kelkaj diras pri banalo 

nek polo nek ruso sed judo 
sed tamen pola kuracisto 
mi aŭdis pri alia krudo 

Sienkiewicz kaj Curie-Skłodowska 
estis rusoj laŭ la juristo 
ĉar ne ekzistis l' vorto POLSKA 
Zuriko, la 15an de decembro 2002