Soneto kun novperspektivoj
iam oni senĉese diris 
ke malfermiĝas perspektivo 
aprobis ĝin ekzekutivo 
pri ĝi poste socio miris 

poste parto de kamaradoj 
eksentis novan konjunkturon 
kaj tuj ŝanĝis nomenklaturon 
amaso restis sur oldpadoj 

persone miksiĝis povantoj 
sen unu granda diferenco 
la samon ordonas regantoj 

ili balancas sur la limo 
kalkulante sen konscienco 
libereco estas animo 
Zuriko, la 22an de decembro 2002