ni iris al la urbodomo dufoje "ja" esperante "jes" tio estas tre simpla promes' kiun donas homo por homo antaŭe falis nekredeble jam duafoje la demando "al iu vi...?" ĉu propagando aŭ ĉu mi aspektis tre feble? nin gastigis korporacio "Pesilo" - ĉu ne metafora? miksaĵo - mistika racio nur ni kaj niaj atestantoj tiu akto ne estis mora sed tre grava por geamantoj