Soneto pri azilserĉado
orgioj sur zurikaj stratoj 
mankas polico kontraŭbrua 
afero entute tabua 
malgraŭ loĝantaraj debatoj 

mi fuĝas al preĝejinterno 
kie frapetas koncentriĝo 
rezulte de la trankviliĝo 
kun proksimiĝo al eterno 

mi estas nuntempa per penso 
sed laŭta postmoderna krio 
ne kongruas kun mia menso 

kaj per tiu homa perdiĝo 
oni iras al tragedio 
sen kompato kaj sen prestiĝo 
Zuriko, la 28an de decembro 2002