Soneto kun maltimiganto
tiu spirito ne timigas 
ĉar estas poeto senŝtata 
jam de nenio inspirata 
nur sorte aliajn instigas 

li skribis poemojn alie 
oni povas ĉiujn ekkoni 
por laŭta legado proponi 
ĉar ili sonas idilie 

li vagis nur je propraj padoj 
estis traktata kun sekreto 
ĉar aŭdis neniujn persvadojn 

li mortis en sia loĝejo 
en la svisia vilaĝeto
tombo troviĝas ĉe preĝejo 
Bastiono de Silento, la 29an de decembro 2002